Monday, January 26, 2009

Asteriks - La Gaŭlo


Asteriks - La Gaŭlo
Asteriks en Esperanto Granda Volumo I
Eldonisto: Publishers: Delta Verlag, Stuttgart, Germany
Jaro: 1979

Asteriks la Gaŭlo estas la unua bildstria libro pri aventuroj de Asteriks kaj liaj amikoj. La originala verko aperis en la franca en 1961. La esperantan version faris internacia tradukrondo.

En jaro 50 a.K. la tuta Gaŭlujo okupadas la Romianoj. Ĉu la tuta Gaŭlujo? - Absolute ne! Unu vilaĝo de persistemaj Gaŭloj ne ĉesas rezisti kontraŭ la invadintoj. La romia imperiestro, per ĉiam novaj rimedoj klopodas rompi ilian kontraŭstaron. Sed ne ĉiam nur estas la romiaj legianoj kiuj minacas la pacon de la eta gaŭla vilaĝo: Ofte estas la homa, la tre homa karaktero de la gaŭloj mem kiu endanĝerigas ilian idilion. Tamen per la ruzo de la militisto Asteriks, la muskolforto de lia kunbatalanto Obeliks, la saĝo kaj magio de la druido Miraklomiks, kaj kelkfoje eĉ la misvoĉo de ilia bardo Malmuziks kiel sekretaj armoj ili ĝis nun ĉiam sukcesis defendi sin kontraŭ la batoj de l' sorto aŭ provokoj de Romo. Kaj la vivo ne estas facila al la legianoj garnizonantaj en la fortikaĵoj Kalkanum, Linoleum, Kukum, Cicum...


Aĉetu Asteriks-Libron en Esperanto!
Vi povas donaci al loka biblioteko;
Donaci la Esperanta Biblioteko;
Donaci al Esperanta Amiko;
Donaci al Neesperanta Amiko;
Danaci datrevene aŭ kristnaske;
Donaci al amant(in)o;
Donaci al gefiloj;
Donaci al vi mem kaj havi ĝin hejme.

Se vi volas aĉeti Asteriks-librojn en Esperanto, turnu vin al unu el la konataj Esperanto-libroservoj, ekz-e tiu de UEA, de FEL, aŭ de ELNA, aŭ rekte al eldonejo Izvori, Trnjanska 47, 10000 Zagreb, Kroatio; izvori@bakal.hr (skribu prefere kroate aŭ angle!). Vidu ankaŭ sube pri iliaj TTT-paĝoj.

Aliaj Asteriks-Titoloj:

(Interkrampe la vicnumeroj kaj titoloj de la franca originalo.)
  1. Asteriks la Gaŭlo (1. Astérix le Gaulois) / El la franca k aliaj lingvoj trad. Internacia Tradukrondo. Korektis W. Auld, R. Rossetti, R. Moerbeek. Red. K. Trimborn. - Stuttgart : Delta Eldonejo, [1979]. - ( Granda Asteriks-Volumo ; 1 )
  2. Asteriks, la gladiatoro (4. Astérix gladiateur) / Trad. Nedeljko Korasić. Lingve kontrolis Robert Moerbeek. - Zagreb : Izvori, 1994 [1995?]. - ( La granda Asteriks-volumo ; 1 ). - ISBN 952-6157-10-1
  3. Asteriks kaj Kleopatra (6. Astérix et Cléopâtre) / Trad. Nedeljko Korasić. Red. Damir Mikulićić. Lingve kontrolis Robert Moerbeek. - Zagreb : Izvori, 1995. - ( La granda Asteriks-volumo ; 7 ). - ISBN 953-6157-20-9
  4. Asteriks kaj la normanoj (9. Astérix et les Normands) / Trad. Nedeljko Korasić. Red. Damir Mikulićić. Lingve kontrolis Robert Moerbeek. - Zagreb : Izvori, 1996. - ( La granda Asteriks-volumo ). - ISBN 953-6157-25-X
  5. Asteriks ĉe la Olimpiaj Ludoj (12. Astérix aux jeux olympiques) / Trad. Jean-François Cousineau k. Patrick Lagrange. - Zagreb : Izvori, 1996. - ( La granda Asteriks-volumo )
TTT-informejo:
http://www.esperanto.net/martin.weichert/asteriksU.html

Ni delonge jam aĉetis por helpi nian Esperantan bildstrian kulturon, kaj vi?
La teamo.

No comments:

Post a Comment