Wednesday, May 27, 2009

Cecilia kaj Esperanto

Cecilia kaj Esperanto
Plagiata Koktaro

Unue ni amuziĝis pro miskomprenoj...
Kvankam rimarkeblas grandega samideana volontuleco,
tamen ni miskroprenis, pro idiomaĵoj mistradukitaj
(kompreneble el portugala - spiritaj aferoj),
pro misakuzativumado... pro lokaj moroj...
Aferoj de fervoraj komencatoj, eble.
Kial ne?

Tamen la teamo kuraĝis, aŭdacis ne ridindigi ĉi tiujn amuzajn bildstriojn
pro la manko de helpoj de la kabinetaj eminentuloj -- ili amas fari tion!.

Nia plagiata kolektaro ridindigas ja,
eĉ se per novaj versioj de la bilstrioj
-- ni riskas kredi, ke ni bonegas je tio.

Nun ni re-amuziĝas aliel.
Legu laj lernu kune kun ni kiel progresigi kaj
helpadi nian esperantan komiksan kulturon!

Ni kore esperas, ke onte pli kaj pli da bilstrioj aperu por ke ni...
Forgesu! Ni deziras prosperon kaj progreson al bildstriverkantoj!

Via,

Teamo SKAN' ESPERANTO.

Ĉiuj meritoj origine ne estas niaj.

Pri "Cecilia kaj Esperanto"-bildstrioj.
Plagiata kolektaro de bildstrioj el
http://ceciljakajesperanto.vip-blog.com/
Unupaĝaj bildstriaj kolektoj trovitaj
sur en tiu blogo ĝis jaro 2008

Saturday, May 23, 2009

Enlite kun Profesoro Rubulo

Enlite kun Profesoro Rubulo
Kompilaĵo de retbildstrioj el www.rubulo.net
Jaroj 2003 ĝis 2008

Enlite kun Profesoro Rubulo
1a el 2 volumenoj.


Enlite kun Profesoro Rubulo
2a el 2 volumenoj.



Ĉiuj scias ja ke nia estimata Profesoro Rubulo, havas superhomajn povojn.
Malmultaj scias, ke li ne plu maljuniĝas ekde li estis 33jara kaj,
ke li naskiĝis antaŭ 2007 jaroj* (tio estigis ĉe kelkaj scientistoj
kelkajn teoriojn) Li interalie travivis la naskiĝon de nia kara movado.

Kredu ja?! Profesoro Rubulo instruis vortludon "saluton/salaton"
al D-ro Zamenhof mem.

Kiu scipovas ĝis kiam vivos li kaj kion li plenumos en sia superhoma vivo?

*La redaktejo de la gazeto
"Ŝovi sian feliĉon en fremdan vazon".
Jaro 2007

Thursday, May 21, 2009

SENDIIĜO

SENDIIĜO - La alianco inter la ĉielo kaj la tero komenciĝis

"Sendiiĝo" estas ĝis nun la plej granda laboro de "SKAN' ESPERANTO". Dum oni adaptis ĝin al esperanto, aliaj re-e-eldonoj (re-esperantaj-versioj) aperis: "Pretadoro - 1718", "Aliuloj- Porko" kaj la kompiloj "Gogo la Testudo" kaj "Vola Pug' - Bildstria Kolekto".

Oni diras "adapti al esperanto" (kaj ne traduko al esperanto), ĉar oni iom sisteme intencas aldoni la konsideron "Ĉu se esperanto estas ne estus neglektata?" Kiel do estus la samaj rakontoj...

Tiel kiel ordinaraj nacioj "penikas siajn versiojn" per etaj konvenetoj, pro kulturaj moroj, politikaj preferoj kaj simile, tiel adaptoj al esperanto estas fojfoje intencaj por ekzemple eviti tre akre ataki lokajn kulturojn, morojn, etniojn... Oni prefere adaptas tiajn "lokaĵojn" al pli globa modelo, ĉar la homoj tre similas, kaj el tiuj similecoj oni esploru komunajn homarajn
virtojn kaj malvirtojn por ke oni havigu pli vere universalajn rakontojn.

Certe oni povas rimarki, ke sur tiu ĉi sama skankomisko troveblas markojn de progreso, transformiĝojn, malsamajn etapojn, ĉar ĝi faratis dum lernado krei esperantajn tiparojn por komiksoj, prilabori bilddosierojn, kompari komiksojn inter malsamaj lingvoj ktp.


Sendiiĝo: trovu en tiu bildrakonto
signojn tuŝantajn esperantajn aferojn.

Konsideru, ke 'SKAN ESPERANTO' prunte donis al vi tiun bildrakontan revuon kaj...

"Bildrakontoj en Esperanto. La intenco estas disvastigi komikson en esperantajn mediojn kaj disvastigi esperanton en komiksajn mediojn. Do se plaĉis al vi aĉetu kvankam en nacia lingvo.

SKAN' ESPERANTO"

Unu belon homo havas
Dum la vivo tiu tera
Amikeco ĝia nomo
Amikeco kora vera

Via,

Sennomulo (el la teamo S.E.)

Wednesday, April 22, 2009

ALIULOJ - PORKIDO


Origina Titolo: Alien - Pig
Eldonjaro: 1997

Speciala eldonado adaptita al Esperanto far "SCAN' ESPERANTO"

Esperanta versio kun speciala omaĝo al la portugala kaj hispana lingvoj.

Interese antaŭscii, ke "ch" en la portugala sonas "ŝ"
kaj ke "ch" en la hispana sonas "ĉ".

Pirata spacoŝipo volas forrabi valoran kargon falintan en neston de aliuloj. Kaj la espero dependas de eta bomb-porkido.

Sed iu mistera okazas...
Ĉu aliuloj povas interrompi radiosignalojn?
Ĉu aliuloj povas formovi grandegan ŝarĝitan spacoŝipon?
Ĉu "alia ulo" povas postvivi la bombeksplodon?
Eble neniu...

Nur ĉi tiu espearanta versio malkaŝas kiel kaj kial vere ĉio okazis...

Se plaĉis al vi, havigu la originalon, kvankam en nacia lingvo.
Nepre konsideru, ke vi prunteprenis ĝin en esperanto!

Sunday, April 19, 2009

PREDATORO - MARŜOKANKRO

PREDATORO - MARŜOKANKRO
Origina Titolo: Predator - Strange Roux
Eldonjaro: 1996

La Kaĵunoj estas la Akadianoj de la usona ŝtato Luiziano. Akadio estis franca kolonio kiu situis en la hodiaŭa Nova-Skotio, Nov-Brunsviko kaj la Insulo de Princo Eduardo. La loĝantaro estis franclingva, sed en 1713 La areo fariĝis angla. Tial la loĝantaro estis forpelita de la angloj. Ili alvenis en la marĉojn (bayou) de Luiziano, tiam franca teritorio. La usonanoj, kiuj aĉetis la teritorion de Napoleono, nomis ilin Akadianoj. "Acadian" sen la komenca "a" kaj prononcita laŭ angla maniero -- ĉi tio estas fuŝita al "kaĵuna", [a'kadjan] -> ['kadjan] -> ['kadjun], la hodiaŭa epiteto de la loĝantaro "Kaĵuno", la regiono, la muzikspeco kaj la kuirarto.La kaĵuna kuirarto havas precipe kamparanan devenon, kiu klopodis kuiri laŭ franca maniero per lokaj ingrediencoj, precipe krustuloj kaj aliaj bestoj ĉasitaj en la marĉoj kiel tiuj trovataj ĉe la sudo de rivero Misisipo. Tiu manĝaĵo estis de simpla preparo, konsiderante ke ĉiuj ingrediencoj estis kuiritaj en sama kaldrono -- tiel naskiĝis la kaĵuna kuirarto. Ĝenerale la "Kaĵuna kaĉo" komenciĝas per oleo kaj faruno en egalaj partoj, por prepari kankrojn, testudojn, ranojn, diverstipajn viandaĵojn... eĉ kajmanon, evidentigante la fortan ligadon de la kaĵuna kuirado kun la marĉofruktoj. Sed ankaŭ estas multaj aliaj ingrediencoj alportitajn de aliaj koloniistoj kiel de la angloj, germanoj kaj hispanoj. Inter aliaj, ili kunportis gombon, rizon, pipron, tomaton, kapsikon, hejmefaritajn kobalsetojn kaj diversajn spicaĵojn precipe el Afriko kaj Azio. Estas rimarkinde kiel en bildhistorioj kaj kartunoj, precipe fabelaj, tiu sceno de granda kaldrono por kuiri la potkaĉon laŭ kaĵuna maniero estas ofte vidataj.

Saturday, April 4, 2009

GOGO LA TESTUDO KAJ LIAJ AMIKOJ

GOGO LA TESTUDO KAJ LIAJ AMIKOJ

Bilstrioj de Martin Weichert - Ĝis jaro 2008

Specila formato por perkomputila vidado.

Kolekto de unuopaj bildstrioj de "Gogo la Testudo".
originale esperantlingva bilstrio-serio de Martin Weichert,
kreita en 1987, la jubilea jaro de Esperanto.

La bildstrioj ĉefe temas pri Esperanto-Movado kaj aperis
en GEJ-Gazeto (publikaĵo de Germana Esperanto-Junularo)
kaj en aliaj periodaĵoj de la movado. Gogo la testudo
(GEJ-Maskoto) kaj liaj amikoj loĝas en "Esperantujo".

Wednesday, April 1, 2009

VOLA PÜG' - BILDSTRIA KOLEKTO

VOLA PÜG' - BILDSTRIA KOLEKTO

Kolekto de bildstrioj kaj komiksoj el www.volapug.net,
la Reta Gazeto.

Ĉiuj enhavaĵoj koncenas al la numeroj #00 ĝ. #04.

Ĉu finfine aperis unu revuo en la lingvo Volapük?
Ve, ne. Estas nur plia revuo en Esperanto...
Sed kial plia revuo en Esperanto?
Ĉar ĉi-tie, en Vola Püg', ni ne parolas pri:

- la lasta ĉiusemajna kunveno de la loka emeritaĝula Eo-klubo ;
- la kongreso de la esperantistaj insekt-kolektantoj;
- la mencio de la vorto "Esperanto" sur iu murskribaĵo de necesejo
en la norda stacidomo de Parizo;
- la prelego pri perlumado de la venonta IJK;
- la plej bona metodo pri kiel konvinki esperantistojn, ke Esperanto
estas bona lingvo;
- kaj nek pri la koloro de la kalsoneto, kiun L.L. Zamenhof surhavis
dum la UK de 1913.

...sed pri multaj pli amuzaj aferoj.

Vola Püg' estas reta revuo, kies ĉefaj temoj estas:
komiksoj, bildaĵoj kaj ĉiaj humuraĵoj!
Vola Püg' estas revuo ĉiutaga ĉiusemajna ĉiumonata
ĉiujara....nu, ĉiu-iama.

Vola Püg' celas arigi plej multe da esperantistoj desegnistaj,
desegnemaj, desegnulaj, desegnantaj...kaj ĉefe humuremaj!

Do, se vi ŝatas ridi (sed ne ridigi), Vola Püg' estas por vi:
tuj al legado! Kaj, se vi ŝatas ridigi (kaj eventuale ankaŭ ridi),
Vola Püg' bezonas vin!

Fakte, ĉiuj komiks- kaj/aŭ humur-emaj esperantistoj interesataj
por partopreni al la redaktado de Vola Püg' estos bonvenaj.
Por tio, sufiĉas sendi viajn kontibuaĵojn aŭ mesaĝon pri via
intereso al redaktejo@volapug.net.

el la prezento de "Vola Püg"-a ttt-ejo.

Se plaĉis al vi, do havigu la originalon eĉ se en nacia lingvo.
http//:www.esperanto.de/gej

SKANREVUO VOLAPUG'
Multaj eminentaj homoj jam prikomentis ĝin:
Nekredeble! Eĉ Vola Püg'n oni piratumis ...
Kial oni sukcesis skani la ekranon de la komputilon?!!!