Sunday, April 19, 2009

PREDATORO - MARŜOKANKRO

PREDATORO - MARŜOKANKRO
Origina Titolo: Predator - Strange Roux
Eldonjaro: 1996

La Kaĵunoj estas la Akadianoj de la usona ŝtato Luiziano. Akadio estis franca kolonio kiu situis en la hodiaŭa Nova-Skotio, Nov-Brunsviko kaj la Insulo de Princo Eduardo. La loĝantaro estis franclingva, sed en 1713 La areo fariĝis angla. Tial la loĝantaro estis forpelita de la angloj. Ili alvenis en la marĉojn (bayou) de Luiziano, tiam franca teritorio. La usonanoj, kiuj aĉetis la teritorion de Napoleono, nomis ilin Akadianoj. "Acadian" sen la komenca "a" kaj prononcita laŭ angla maniero -- ĉi tio estas fuŝita al "kaĵuna", [a'kadjan] -> ['kadjan] -> ['kadjun], la hodiaŭa epiteto de la loĝantaro "Kaĵuno", la regiono, la muzikspeco kaj la kuirarto.La kaĵuna kuirarto havas precipe kamparanan devenon, kiu klopodis kuiri laŭ franca maniero per lokaj ingrediencoj, precipe krustuloj kaj aliaj bestoj ĉasitaj en la marĉoj kiel tiuj trovataj ĉe la sudo de rivero Misisipo. Tiu manĝaĵo estis de simpla preparo, konsiderante ke ĉiuj ingrediencoj estis kuiritaj en sama kaldrono -- tiel naskiĝis la kaĵuna kuirarto. Ĝenerale la "Kaĵuna kaĉo" komenciĝas per oleo kaj faruno en egalaj partoj, por prepari kankrojn, testudojn, ranojn, diverstipajn viandaĵojn... eĉ kajmanon, evidentigante la fortan ligadon de la kaĵuna kuirado kun la marĉofruktoj. Sed ankaŭ estas multaj aliaj ingrediencoj alportitajn de aliaj koloniistoj kiel de la angloj, germanoj kaj hispanoj. Inter aliaj, ili kunportis gombon, rizon, pipron, tomaton, kapsikon, hejmefaritajn kobalsetojn kaj diversajn spicaĵojn precipe el Afriko kaj Azio. Estas rimarkinde kiel en bildhistorioj kaj kartunoj, precipe fabelaj, tiu sceno de granda kaldrono por kuiri la potkaĉon laŭ kaĵuna maniero estas ofte vidataj.

No comments:

Post a Comment